1976, Claude Piron (as Johán Valano), Ĉu vi kuiras ĉine?, Aabyhøj: Dansk Esp. Forlag, →ISBN, →OL, page 18:
„Sinjaŭlino Frisk,“ ŝi respondis. „Estas mi.“ ’Ano de la Virinliberiga Movado,’ pensis Jano, kiu persone tute aprobis la uzon de unusola dirmaniero por „f-ino“ kaj „s-ino“, sed kiu trovis ridinda la formon sinjaŭlino: kial ne simple uzi ĉiam sinjorino, kiel oni faras pri sinjoro sen distingi la edzojn disde la fraŭloj?